Jdi na obsah Jdi na menu
 


 

       V I K I M A N I O

 

Historie unua unika internacia renkontiĝo de esperantistoj-vikipediistoj kaj interesiĝantoj pri la interreta enciklopedio Vikipedio

omaĝe al dekjariĝo de ĝia Esperanta versio

Ni invitas kaj spertulojn por renkonti siajn kolegojn, kiujn ili ĝis nun konas eble nur virtuale, kaj novulojn, kiuj volus ekscii pli pri tiu ĉi fascina projekto kaj lerni, kiel mem kontribui al ĝi. Ni ofertos kaj komunajn programojn kaj apartajn seminariojn laŭ grado de progresinteco.

 
La aranĝo okazos  ekde la 26-a ĝis la 30-a de oktobro 2011 en Svitavy,
urbo situanta en centro de Ĉeĥio, ĉ. 70km nordnordokcidente de Brno.
 
AKTUALE - pro la  ricevita subvencio flanke de la urbo Svitavy kaj de la Regiono Pardubice ni povas oferti senpagan programon kaj 10%an rabaton
por ĉiuj pluaj servoj - vidu la rubrikon Kotizoj!
 
 
La ĉeforganizanto de la aranĝo estas Ĉeĥa Esperanto-Asocio, faka programo okazas kunlabore kun E@I.
La loka kunorganizanto estas Gimnazio Svitavy, en kies klasĉambroj okazos vikipedia trejnado, kaj Klubo de geamikoj de Esperanto Svitavy.
La renkontiĝo okazas kun financa subteno de la urbo Svitavy kaj de la Regiono Pardubice.
 
 

Supozata programo:        

 prelegoj         

trejnado pri Vikipedio kaj aliaj projektoj de la Fondaĵo Vikimedio

(event. pri aliaj komputilaj lertecoj) por komencantoj kaj spertuloj·        

fakaj diskutoj  kaj laborgrupoj ·        

vespera (neformala) programo (filmprojekciado, muzikumado ktp) ·        

duontaga ekskurso al Litomyšl   (renesanca urbeto en la UNESKO-listo)

 

Rimarko: Por vidi priskribojn de la fotaĵoj en Fotoalbumo necesas klaki

sur la unuopajn fotaĵojn, ne nur tuŝi ilin permuse.

 

 

 

 

 
 

 

 

Z DALŠÍCH WEBŮ

REKLAMA