Jdi na obsah Jdi na menu
 


Programo

Ĉefa programo
La ĉefa programo de Vikimanio konsistas el prelegoj, trejnadoj ĉe komputiloj kaj fakaj diskut/laborgurpoj pri specialaj temoj rilataj al Esperanta Vikipedio kaj aliaj projektoj de la Fondaĵo Vikimedio, event. ankaŭ al rilataj temoj Esperanto en Interreto.
 
La aranĝo komenciĝos merkrede la 26-an de oktobro 2011 per interkona vespero kaj  finiĝos dimanĉe la 30-an de oktobro 2011 post matenmanĝo. Por interesitoj eblos aranĝi porvojaĝan pakaĵon (sandviĉon, trinkaĵon, pomon).
 
 
Aldonaj programeroj
Krom la ĉefa programo funkcios dum la aranĝo ankaŭ    libroservo .
Por tablo kun senpagaĵoj bv. alporti viajn informilojn, gazetojn ktp.
 

Ekskurso

Vidindaĵojn de la urbo Svitavy vi povos ekkoni dum senpaga ĉiĉeronata promeno.
 
Por vendredo 28.10. estas planata
duontaga ekskurso al la urbo Litomyšl, situanta 20km nordokcidente de Svitavy. Ĉarma historia urbeto kun ampleksa renesanca kastelo, troviĝanta ekde 1992 sur la UNESKO-listo.
  
Promeno tra la urbocentro, vizito de la kastelo, de la naskiĝĉambro de la komponisto Bedřich Smetana kaj de unike pentroornamita Portmoneum.
Kotizo inkluzivanta transporton, ĉiĉeronadon kaj ĉiujn enirpagojn
estas 12,5 €.
 

 

Kadra programo

(ŝanĝoj kaze de neceso eblas!)

 

 

Merkrede 26.10.

 

vespere     malfermo de la aranĝo, interkonatiĝo, diskuto,

                   la unuaj prezentoj kaj precizigo de la faka programo

 

Ĵaŭde 27.10.

  8:00                   matenmanĝo

  9:00-9:30          solena akcepto ĉe la urbestro

10:00-12.30                vikipedia klerigado kaj trejnado

                             kaj por komencantoj, kaj por progresintoj              

12:45-15:00        tagmanĝo kaj  siesto

15:00-18.00       daŭrigo de la antaŭtagmeza programo 

18:15-19:30       vespermanĝo

19:30-                 projekciado, prezentoj, diskutoj

 

Vendrede 28.10.

8:00                     matenmanĝo

9:00-12:15         solena prelega matineo en Domo de Ottendorfer

                            omaĝe al dekjariĝo de Esperanta Vikipedio

               trarigardo de Esperanto-Muzeo samdome

12:30                  tagmanĝo

14:30-                 diskutaj/laboraj grupoj pri Vikipedio kaj Interreto

18:00                  vespermanĝo

20:00                  diskutgrupoj, projekciado, neformala amuziĝo 

 

Sabate 29.10.

8:00                    matenmanĝo

9:00-12.15         laboraj kaj diskutaj grupoj (en studenthejmo kaj muzeo)

12.30                  tagmanĝo

13:30                  por aliĝintoj busa forveturo al ekskurso al Litomyšl         

               trarigardo de la urbo kaj de la kastelo         

14:30-                 por neekskursemuloj -

                            daŭrigo de la antaŭtagmeza programo

18:00                  vespermanĝo

20:00-                 programo en la Domo de Ottendorfer

                            (salonego, muzeo, teejo, vinoteko)

                            konkludoj de la renkontiĝo kaj grupa laboro,

                            kultura programo, libera amuzo

 

 Dimanĉe 30.10.

8:00                     matenmanĝo (por fruforveturantoj eblas pli frue)

9:00-11:00          fina neformala diskuta forumo (en studenthejmo), adiaŭo

 

 

 

Detala programskemo kaj plena listo de prelegoj kun resumoj kaj informoj pri la prelegantoj estos disponebla post kiam aliĝos sufiĉe da kontribuantoj, resp. estos fine precizigita komence de la aranĝo.
Ni klopodos estis laŭeble flekseblaj kaj oferti al ĉiu partoprenanto de ĉiu nivelo ion instruan kaj utilan. Ĉiukaze bunteco kaj kvalito de la programo dependas precipe de la aktiveco de vi ĉiuj!  
 
 

 

 

Z DALŠÍCH WEBŮ

REKLAMA